Daniel Luez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de decembro 1924 en Guise |
Morto | 5-an de novembro 2013 (88-jaraĝa) en Laon |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto |
Daniel LUEZ (naskiĝis la 27-an de decembro 1924 en Guise, Francio, mortis la 5-an de novembro 2013 en Laon) estis franca esperantisto, konata tradukinto de romanoj de Georges Simenon al Esperanto.
Li esperantistiĝis en 1947 kaj en 1955 li kreis Korespondan Servon Mondskalan (KSM), kiu poste fariĝis servo de UEA. Li partoprenis en la kabareto "La tri koboldoj", kun Raymond Schwartz. Pro la traduko de la novelo Dialogo ĉe l' subiranta suno[rompita ligilo] de Pierre Louys, li ricevis la unuan premion pri tradukado siatempe de la tiama UFE (nuna Espéranto-France) [1].
Li ankaŭ redaktis inter la jaroj 1988 kaj 1992 la literaturan revuon Fonto.