Reĝa familio de Svedio | |
---|---|
![]() | |
Reĝa familio
| |
Princo Daniel de Svedujo (naskita la 15-an de septembro 1973; oficiale registrita plena nomo Olof Daniel Westling Bernadotte, denaska nomo Olof Daniel WESTLING) estas princo de Svedujo kaj duko de Vestrogotio (Västergötland, en sudokcidenta Svedujo). Li ricevis la princan kaj dukan rangojn kaj la titolon lia reĝa alteco, kiam li edziĝis al kronprincino Viktoria en Junio 2010, kaj tiel iĝis membro de la reĝa familio de Svedujo.
Daniel Westling estis sportinstruisto kaj posedanto de gimnastikaj trejnejoj. Li konatiĝis kun la tronheredantino estante ties persona trejnisto.