Danielle MITTERRAND, naskiĝnome Danielle Émilienne Isabelle GOUZE (naskiĝis la 29-an de oktobro 1924 en Verdun, Meuse, Francio, mortis la 22-an de novembro 2011[1] en Parizo, Francio) estis la unua damo de Francio de 1981 ĝis 1995, kiel edzino de la prezidanto François Mitterrand, kaj disvolvis diversajn politikajn kaj bonfarajn aktivecojn, kreante sian propran fondaĵon.