Danielle Fernandes Dominique SCHUELEIN-STEEL (n. la 14-an de aŭgusto 1947 en Novjorko, Novjorkio) estas usona verkistino kaj scenaristo, kiu verkas ĉefe romanojn kaj estas unu el la plej venditaj usonaj aŭtoroj en la mondo. Multaj el ŝiaj verkaĵoj fariĝis furorlibroj kaj multaj el ili estis adaptitaj en filmojn [1].
Aktuale en 2021, Steel skribis 190 librojn, inkluzive de pli ol 140 romanoj [2]. La libroj de Steel vendis 800 milionojn da kopioj tutmonde [3]. Ili estis tradukitaj en 43 lingvojn kaj publikigitaj en 69 landoj [4].
Ŝiaj verkaĵoj povas esti priskribitaj kiel en la romantika ĝenro, sed ŝi ofte skribas pri aferoj, kiuj efektive okazas ĉiutage; mistraktado, eksedziĝoj, ktp. Kutima rakonto ŝia estas pri riĉa familio alfrontanta krizon, minacita de mallumaj elementoj kiel prizono, fraŭdo, ĉantaĝo kaj suicido. Steel ankaŭ eldonis fikcion de infanoj kaj poezion, tiel kiel kreanta fonduson kiu financas organizojn kiuj rilatas al mensaj malsanoj.
Ŝiaj verkoj ofte aperis en la listo de la plej venditaj libroj de la New York Times dum pli ol 390 semajnoj kaj 21 el ŝiaj verkaĵoj estis adaptitaj por televido.