Danuba Parko | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
![]() | ||
urba parko, parko [+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
Situo | Vieno | |
- alteco | 161 m ü. A. [+] | |
- koordinatoj | 48° 14′ 24″ N, 16° 25′ 4″ O (mapo)48.2416.4178Koordinatoj: 48° 14′ 24″ N, 16° 25′ 4″ O (mapo) [+] | |
![]() |
||
Danuba Parko | ||
![]() |
||
La Danuba Parko en la 22a distrikto de Vieno estis konstruata inter 1961 kaj 1964 por la Internacia Ĝardena Ekspozicio en 1964. La vaste videbla Danuba Turo staras sur la tereno de la parko.
La tereno troviĝas inter Nova Danubo kaj Malnova Danubo, en la distriktoparto Kaisermühlen, apud la limo de la 22a al la 21a distrikto. La altkonstruaĵa kvartalo Donau-City, en kiu troviĝas interalie ankaŭ la Vienna International Centre, troviĝas rekte inter la Danuba Parko kaj la metrolinio U1, kiu konektas la Danuban Parkon al la urbo per la stacioj Alte Donau kaj Kaisermühlen-Vienna International Centre.
De 1871 ĝis 1945 tie troviĝis armea paf-ekzerciĝejo, kaj poste ĝis 1960 la tereno estis uzata kiel rubdeponejo.