Dario la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 550 a. K. en Persa Imperio, nuna Irano | ||||
Morto | 486 a. K. en Nakŝ-e Rustam, Persa Imperio, nuna Irano | ||||
Tombo | Tomb of Darius I (en) ![]() Nakŝ-e Rustam ![]() | ||||
Religio | Zaratuŝtrismo vd | ||||
Lingvoj | malnovpersa vd | ||||
Ŝtataneco | Aĥemenida Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Aĥemenida dinastio vd | ||||
Patro | Hystaspes ![]() | ||||
Patrino | Vrdagauna|Rhodogune (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Artaferno kaj Artabanus (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Atosa Parmys (en) ![]() Artystone (en) ![]() Phaedymia (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Kserkso la 1-a ( ![]() Artazostre (en) ![]() ( ![]() ![]() Masistes (en) ![]() ( ![]() Aĥemeno de Egiptio ( ![]() Hyperanthes (en) ![]() ( ![]() Ariabigno ( ![]() Gobryas (en) ![]() ( ![]() ![]() Artobazanes (en) ![]() ( ![]() Abrocomes (en) ![]() ( ![]() Arsames (en) ![]() ( ![]() ![]() Hystaspes (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto militestro monarko ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dario la 1-a (perse: داریوش, dɔːriˈuːʃ; en la antikva persa: Darayavahuš; babilone: Dariamuš; elame: Dariyamauiš; aramee: Dryhwš; biblie: Ahasveros; latine: Darius; 550 a.K.-486 a.K.) estis potenca reĝo de la aĥemenida imperio, la naŭa reĝo de la aĥemenida dinastio. Oni ofte nomas lin la Granda. Lia persa nomo signifas "tiu, kiu subtenas bonon".
Kiro la 2-a kaj Dario la 1-a estis la plej gravaj reĝoj de la antikva persa imperio. Kialo de tio estis la renovigo de la imperiaj strukturoj sub ilia regado. La administraj reformoj de Dario estis rigardataj modelaj longe post la fino de la aĥemenida imperio; ili eble eĉ influis la organizan modelon de la romia imperio.
Dario ekspansiigis la persan imperion. Li invadis Grekion, sed malvenkis dum la batalo ĉe Maratono.