Das Lied von der Erde (esperante La kanto pri la tero) estas granda simfonia lidociklo, kiun Gustav Mahler 1908-1909 komponis pri imita poeziaĵo de malnovĉina liriko de Hans Bethge. Kiel ensemblo estas intencita granda simfoniorkestro kaj kantsoloistoj (aldo aŭ baritono kaj tenoro). La unua prezentado okazis postmorte la 20-an de novembro 1911 en Munkeno sub Bruno Walter.