David Steadman | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1951 (73-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Universitato de Florido Universitato de Arizono PennWest Edinboro (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | paleontologo herpetologist (en) ![]() ornitologo kuratoro ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David William Steadman estas kuratoro pri ornitologio ĉe la Florida Muzeo de Natura Historio de la Universitato de Florido.[1]
Lia studaro koncentriĝis ĉe evoluo, biogeografio, konservado, kaj formorto de tropikaj birdoj, partikulare ĉe insuloj de Pacifika Oceano.[2] Li estas ankaŭ aŭtoro de ĉirkaŭ 180 sciencaj publikaĵoj.[3] Li ankaŭ estris nombrajn elfosadojn de prahistoriaj lokoj kaj malkovris ampleksajn formortojn kaŭzitajn de homoj en la fruaj epokoj de la koloniigo. Li priskribis nombrajn formortintajn speciojn de birdoj kaj pli ĵuse malkovris, ke la Salomona podargo estas specio (anstataŭ subspecio de la Ocelpodargo, kiel antaŭe oni supozis). Li laboris etende pri Paskinsulo, estrante la unuajn sistemajn elfosadojn en la insulo por identigi plantojn kaj animalojn kiuj iam vivis tie.