David HILBERT (naskiĝis la 23-an de januaro 1862 en Königsberg (nun Kaliningrado); mortis la 14-an de februaro 1943 en Göttingen) estis germana matematikisto kaj unu el la plej influaj kaj universalaj matematikistoj de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj. Hilbert malkovris kaj disvolvigis ampleksan gamon de fundamentaj ideoj en multaj areoj, kiel la invarianta teorio, la variada kalkulo, la konmuta algebro, la algebra nombroteorio, la fundamento de geometrio, la spektra teorio de operatoroj kaj ĝia aplikado al integralaj ekvacioj, la matematika fiziko kaj la fundamento de matematiko (partikulare la pruvteorio).
Hilbert adoptis kaj varme defendis la teorion de serio kaj de transfiniaj nombroj de Georg Cantor. Fama ekzemplo de lia estreco en matematiko estas lia prezentado en 1900 de kolekto de problemoj kiu pavis la vojon por multo de la matematika esplorado de la 20a jarcento.
Hilbert kaj liaj disĉiploj ege kontribuis al establado de rigoro kaj disvolvigis gravajn ilojn uzatajn en moderna matematika fiziko. Hilbert estas konata kiel unu el la fondintoj de la pruvteorio kaj de la matematika logiko, same kiel unu el la unuaj kiuj distingis inter matematiko kaj metamatematiko.[1]