David Livingstone (naskita je la 19-a de marto 1813 en Blantyre, Skotlando; mortinta je la 1-a de majo 1873 en Chitambo, Zambio) estis skota misiisto kaj Afriko-esploristo.
Li estis komence koton-teksanto, sed okupiĝis krom tio pri medicino kaj teologio. Li veturis en 1840 al Sud-Afriko kiel misiisto de la Londona Misia Asocio. En 1849 li travojaĝis de la misiejo Kolobeng en Beĉuanio el la dezerto Kalahari ĝis al Ngami-lago. Li atingis en 1851 en nova vojaĝo la supran fluon de Zambezi. Li travojaĝis ekde 1853 ĝis 1856 tutan Sud-Afrikon de Zambezo ĝis Luando kaj reen ĝis Quelimane. Dum tio li iĝis la unua eŭropano kiu vidis novembre en 1855 la Viktorian Akvofalon de Zambezi. Reveninte en la patrujon, li eldonis la libron "Missionary travels and researches in South Africa".
Laŭ komisio de la brita registaro en marto 1858 li iris kun sia frato Charles Livingstone kaj kvin aliaj eŭropanoj denove al Quilimane kaj al areo de Sambesi. Li serĉis la fonton de la rivero ĉe la Malavi-lago.