De Morgen | ||
taggazeto | ||
---|---|---|
Ĝenro | ĝenerala | |
Periodeco | ĉiutaga | |
| ||
Lando | Belgio | |
Urbo | Bruselo | |
Publikigisto | De Persgroep | |
Ĉefredaktisto | - | |
Establodato | 1978 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | De Persgroep vd | |
Lingvoj | ||
Eldonkvanto | 69 000 | |
ISSN | - | |
| ||
Retejo | http://www.demorgen.be | |
De Morgen estas flandra gazeto kiu ekestis en la jaro 1976 kiel daŭrigo de la forigitaj partiaj gazetoj De Volksgazet kaj Vooruit. Kvankam la ligo kun la Socialista Partio estas multe pli libera ol antaŭe, tamen la socialisma kaj liberala vidpunktoj ĝuas relative multe da atento. La gazeto strebas esti pli juna alternativo por du konkurentoj en la merkato: De Standaard kaj De Tijd. La tri gazetoj sin nomas 'kvalitaj'. De Morgen havas diversajn ĉiusemajnajn aldonojn kaj estas eldonita de De Persgroep, kiu ankaŭ elkdonas la popularan gazeton Het Laatste Nieuws kaj kiu ekde 2005 ankaŭ posedas De Tijd.