Debut

Kovro de Debut

Debut (esperante Unua prezento), eldonite je julio 1993, estas albumo de islanda kantistino/kantverkistino/muzikistino Björk. Ĝi estis ŝia unua sol-projekto post de forlasi The Sugarcubes sed ne estis ŝia efektiva debuto (Björk), kiu eldoniĝis je 1977. La albumon produktis Nellee HOOPER, kaj ĝi estigis la aŭdantaron de Björk ekster Islando kaj kultajn sekvantarojn en la Unuiĝinta Reĝlando, Usono, kaj aliloke. Sone, la albumo estas mikso de elektronik-dancmuzika kaj pop-muzika stiloj ("Violently Happy," "Big Time Sensuality," "There's More to Life Than This"), novepoka stilo ("One Day," "The Anchor Song," "Aeroplane," "Human Behaviour"), kaj delogaj ritma-bazitaj kantoj ("Venus as a Boy," "Come to Me"). Debut atestiĝis platena en Usono. "Play Dead," la kunlaboro de Björk kaj David ARNOLD, aldoniĝis kiel fina bonusa trako en reeldonita versio de la albumo post de la unuopaĵo gajnis sukceson en Britio dum malfrua 1993.

Debut estris la "Heatseekers" liston de Billboard kaj atingis n-ron 61 en la usona "Billboard 200" listo. Ĝi atingis n-ron 3 en la Britia Albuma Listo.

Je 1998, Q (Kuo)-magazinaj legantoj elektis Debut kiel la 74-a plej bonega albumo ĉiame. Oni vendis pli da 3 milionoj da kopioj de la albumo tutmonde.[1]

  1. About Us (Pri Ni) Arkivigite je 2007-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. One Little Indian Records (Unu Eta Indiano Albumoj). Retrovita je la 7-a de junio 2007. (angle)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne