Decretum Gratiani | |
---|---|
Canonical collection | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Graciano |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
La Dekreto de Graciano (en latina Decretum Gratiani aŭ Concordia discordantium canonum,[1] estas verko apartenanta al la kanona juro kiu, kiel indikas ties titolo, klopodas interkonsenti la totalon de la kanonaj regularoj ekzistintaj en la kristana eklezio ekde antaŭaj jarcentoj, multaj el ili kontraŭdiraj inter si. Ties aŭtoro estis la monaĥa juristo Graciano[2] kiu verkis ĝin inter 1140 kaj 1142.[3] Konstituas la unuan parton de la kolekto de ses juraj kanonaj verkoj konata kiel Corpus Iuris Canonici.
La Dekreto de Graciano reprezentis gravan atingon por la konsolido jura de la Kristana Eklezio en la Mezepoko. La verko, monumenta laŭ etendo, estas produkto de la agado de kanonisto kaj ne de jura politiko papa, kiu estis kio hegemoniis ĝis tiam.[3]
Kvankam ŝajne la Dekreto ne estis oficiale proklamita (kvankam, laŭ la mezepoka tradicio, estis aprobata de la Papo Eŭgeno la 3-a), atingis grandan disvastigon en la praktiko, pro utileco, kaj pro la aŭtoritato propra de la kolektitaj tekstoj: nome kanonoj de koncilioj kaj ekumenaj kaj lokaj, ĉu eŭropaj, afrikaj aŭ aziaj, el la Biblio, de la Patristiko kaj de kelkaj fontoj romiaj (en ties dua versio). Krome la verko estis komentata ekzemple de la Papo Aleksandro la 3-a.