Deepak Chopra

Deepak Chopra
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1946 (1946-10-22) (78-jaraĝa)
en Nov-Delhio
Lingvoj angla vd
Loĝloko La Jolla vd
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater All India Institutes of Medical Sciences (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Mallika Chopra (en) Traduki, Gotham Chopra (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo motivational speaker (en) Traduki
internisto
Ayurvedacharya (en) Traduki
kuracisto
verkisto
documentary participant (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ajurvedo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Seven Spiritual Laws of Success ❦
You Are the Universe: Discovering Your Cosmic Self and Why It Matters vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deepak CHOPRA (hinde दिपाक चोपडा ; naskita la 22-an de oktobro 1946) estas alternativa resaniganto, verkisto, kaj parolanto de la nova epoko de hinda origino kiu vivas en Usono [1]. Li verkis multajn librojn traktantajn manierojn pliigi la feliĉon de homo, ĉefe sub la influo de budhismaj konceptoj, kaj li ankaŭ verkis pri la spirita ligo inter la korpo kaj la animo [2].

Laŭ la aliro de Chopra, mensaj procezoj havas grandan influon sur la sano de la korpo. Lia pseŭdoscienca aliro pruntas esprimojn de scienca medicino kaj kombinas ilin kun alternativa medicino bazita plejparte sur malproksimorientaj filozofioj. Laŭ liaj asertoj, malkvieto kaj mensa streso havas grandan efikon sur la sano de homo kaj helpe de fizika aktiveco, meditado kaj ŝanĝado de la vivpercepto, homo povas atingi pli bonan sanon kaj eĉ prokrasti maljuniĝajn procezojn.

En 1999, la revuo Time elektis lin kiel unu el la 100 plej gravaj herooj de la 20-a jarcento [3]. Chopra verkis pli ol 50 librojn, kiuj estis tradukitaj en 35 malsamajn lingvojn. Nuntempe, Chopra havas kelkajn furorantajn verkaĵojn tra la mondo. Ankaŭ, Chopra havas vicon de alternativaj komplementaj sanproduktoj, kaj li kutime donas prelegojn kaj laborrenkontiĝojn.

  1. "Deepak Chopra", The Huffington Post.
  2. Chopra 1991, pp. 54–57; Joanne Kaufman, "Deepak Chopra – An 'Inner Stillness,' Even on the Subway", The New York Times, October 17, 2013.
  3. http://content.time.com/time/covers/0,16641,19990614,00.html

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne