Defendo Pirc | |
---|---|
ECO | B07-B09 |
Tipo | Malfermoj de la reĝa peono |
Sinonimo | Defendo Ufimcev Jugoslava defendo |
La defendo Pirc (nomata laŭ la nomo de la slovena ŝakisto Vasja Pirc) estas ŝaka malfermo. Ĝi aperas post la movoj 1. e4 d6 2. d4 Ĉf6. Sekve nigro ĝenerale daŭras pere de 3...g6 kaj 4...Kg7. En la defendo Pirc, la blanka ludanto havas plurajn centrajn peonojn dum la nigra ludanto celas ataki tiun peonan centron.