Defendulo

La defendanto de la "Bolton Wanderers" (blanke) pozicie laŭ cirkonstancoj por bari la vojon de la atako de la rivalaj atakantoj (blue).

En futbalo, defenduloarierulo[1]defendanto, estas ludanto kiu partikulare zorgas por malhelpi la proksimiĝon de kontraŭuloj al sia golejo kaj ĉefe ke ili ne faru golon. En modernaj futbalaj taktikoj oni ankoraŭ dividas la kutime kvar defendulojn al du "centraj defenduloj" rekte defendantaj la golejon kaj du "flankaj defenduloj", kiujn ankaŭ, el la perspektive de golulo eblas nomi "maldekstra defendulo" kaj "dekstra defendulo". Plej ofte fizika forto necesas por rapide kuri kaj bari la vojon de rivalo kaj foje eĉ por energie malhelpi lian kontrolon de la pilko. Famaj arieruloj estis aŭ estas Franz Beckenbauer, Javier Mascherano, Roberto Carlos, Filipe Luís, Jordi Alba, Yuto Nagatomo, Dani Alves, ktp.

  1. "En futbalo, tiu, kiu apartenas al la tria linio de la teamo". PIV arierulo Alirita la 19an de marto 2020.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne