Degenerita arto

Entartete Kunst (traduko: degenerita arto) estis la oficiale disvastigita esprimo por moderna arto kiu estis kalumniata pro kialoj rilate al la teorio de rasoj dum la nazia diktaturo en Germanio. Ĝi estis kolektiva nomo por indiki artaĵojn, artistojn kaj stilskolojn kiuj ne estis akcepteblaj de la nazioj pro ideologiaj kialoj.

Entartete Kunst ne estis nur afero de estetiko. Ekzistis ankaŭ politikaj kriterioj malantaŭ la ŝtata pritakso. La verkoj de Käthe Kollwitz ekzemple povis pasi estetike, sed ŝiaj verkoj estis konfiskitaj pro ties temoj. Ŝi ne publike apogis la nazian povaparaton kaj tial estis forsendita de sia pozicio (germane: Berufsverbot) kiel profesoro en ŝtata akademio de artoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne