Dekduuma sistemo estas cifereca sistemo, kies bazo estas dek du. En tiu ĉi nombrosistemo sistemo, la kutima notacio por la cifero dek estas majuskla litero A, minuskla litero a aŭ la signo ↊ (turnita 2, Unicode U+218A), kaj por la nombro dek unu – litero B (aŭ b) aŭ ↋ (turnita 3, Unicode U+218B)[1][2]. La nombro dek du (dozeno[3]) estas skribata kiel 10, dek tri kiel 11 (dozeno kaj unu) kaj tiel plu.