La Deklaro de sendependo de Israelo (en hebrea: הכרזת העצמאות) okazis en la 14-a de majo 1948 en la Tel-Aviva Muzeo de Arto ĉe Tel Avivo, en la numero 16 de la bulvardo Rotchschild, samtempe kun la laŭleĝa fino de la Brita Mandato en Palestino, nome la sopirata «Tero de Israelo» (Eretz Israel) de la judoj. La deklaro okazis post aprobo unu jaron antaŭe en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj de la Plano por la dispartigo de Palestino en du apartaj ŝtatoj, unu araba kaj alia juda. Tiu deklaro estis akceptita de la juda komunumo kaj malakceptita de la araba komunumo.