Delicate Sound of Thunder

Delicate Sound of Thunder
Artisto Pink Floyd
Tipo Vive
Publikigo 22-a de novembro de 1988
Daŭro 104'08
Ĝenro Progresiva roko
Firmao EMI, Columbia
Produktanto David Gilmour
Pink Floyd - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
A Momentary Lapse of Reason
(1987)
Sekva muzikalbumo
The Division Bell
(1994)
vdr

Delicate Sound of Thunder estas la dek-kvara albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, publikigita la 22-an de novembro de 1988. Ĝi estas duobla koncerta albumo kaj la unua de la grupo ekde Ummagumma en 1969. Ĝi estis surbendigita dum la turneo sekvinta la albumon A Momentary Lapse of Reason, dum pluraj koncertoj en aŭgusto de 1988.

Ĝia unua disko enhavas kantojn de la antaŭa albumo, dum la dua – pli malnovajn muzikaĵojn. Ĝi estis la unua albumo muzikata en la kosmo, kiam kosmonaŭtoj de la kosmostacio Mir forportis ĝin kun si.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne