La demando pri Germanujo (aŭ pri Germanio), germane die deutsche Frage = la germana (aŭ germanuja aŭ germania) demando, estis precipe inter la jaroj 1806 kaj 1990 la nesolvita demand(ar)o kiumaniere unuigi la politike dissplititajn landojn loĝatajn de germanoj en unu germanan nacio-ŝtaton.
La germanuja demando ankaŭ rilatas al la teritorioj kaj landlimo de Germanujo, kiuj dum la jarcentoj multe ŝanĝiĝis. Ekde la reunuiĝo de Germanujo en la jaro 1990 la demando estas ĝenerale konsiderata kiel solvita kaj respondita, ankaŭ ĉar Germanujo estas hodiaŭ plene akceptita membro de diversaj internaciaj organizaĵoj, i.a. la Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj.