DemokritoΔημόκριτος | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Δημόκριτος | ||
Naskonomo | greke Δημόκριτος Dēmókritos | |
Naskiĝo | 460 a. K. en Abdera | |
Morto | 371 a. K. en Grekio | |
Religio | ateismo vd | |
Etno | grekoj vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Herodotus (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo matematikisto arthistoriisto ![]() | |
Laborkampo | Filozofio ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | quadratrix of Hippias vd | |
Filozofo ![]() | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Demokrito, greke Δημόκριτος (naskiĝis ĉirkaŭ 460 a. Kr. ĉe Abdero (Trakio), mortis en 371 a.K.) estis helena filozofo, disĉiplo de Leŭkipo. Ĉefe memorita hodiaŭ por lia formuliĝo de Atomismo. Multaj konsideras Demokriton kiel la "patro de moderna scienco". Neniu el liaj skribaĵoj konserviĝis; nur fragmentoj estas konataj el lia vasta verkaro.
Li evoluigis teorion pri la konsisto de materio el atomoj, plej malgrandaj, nedivideblaj partoj. Lia argumento estis, ke ne eblas senfine dividi materion, ĉar tiam ĝi malaperus.
Nemulto estas sciata pri li, sed laŭdire li estis tre gaja homo kaj havas la kromnomon "la ridanta filozofo" kaj la moknomon "la falsa filozofo" (kontraste al Heraklito, "la ploranta filozofo", kaj, respektive, la "vera filozofo") kaj plej ofte estas prezentita en arto kun malbona rideto sur la vizaĝo. Laŭ tradicia onidiro, ke li blinde blindigis sian patron, tio estas nepensebla, precipe pro tio, ke lia patro verkis librojn kaj faris eksperimentojn, kio estis malfacile por li fari sen la funkcio de liaj okuloj.