Denis Goldberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Denis Theodore Goldberg |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1933 en Kaburbo |
Morto | 29-an de aprilo 2020 (87-jaraĝa) en Kaburbo |
Mortokialo | Pulma kancero ![]() |
Lingvoj | afrikansa • angla |
Ŝtataneco | Sud-Afriko ![]() |
Alma mater | Universitato de Kaburbo (1950–) ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo politikisto verkisto ![]() |
Denis Theodore GOLDBERG (11a de Aprilo 1933 – 29a de Aprilo 2020) estis sudafrika socia kampanjanto, kiu estis aktivulo de lalukto kontraŭ apartismo. Li estis la akuzito No. 3a en la Rivonia Proceso, kun la plej bone konataj Nelson Mandela kaj Walter Sisulu, kie li estis ankaŭ la plej juna el la akuzitoj kaj la nura membro blankulo de Umkhonto we Sizwe, armeo de la Afrika Nacia Kongreso.
Kiel politika malliberulo, li estis enprizonigita dum 22 jaroj, kun aliaj gravaj membroj de la kontraŭ-apartisma movado en Sudafriko. Post sia liberigo en 1985 li plue kampanjis kontraŭ apartismo el sia bazo en Londono kun sia familio, ĝis la apartisma sistemo estis tute abolita post la balotado de 1994. Li revenis al Sudafriko en 2002 kaj fondis la neprofitcela Denis Goldberg Legacy Foundation Trust en 2015. Li estis diagnozita je pulmokancero en Julio 2019, kaj mortis en Kaburbo la 29an de Aprilo 2020.
Li estis membro de la Sudafrika Komunista Partio.