Dennis HOPPER (naskiĝis la 17-an de majo 1936 en Dodge City, Kansaso, mortis la 29-an de majo 2010 en Venice, Kalifornio) estis usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.
Li komencis sian karieron per rolo en la filmo Rebel Without a Cause, en kiu li aperis i.a. kun James Dean. Mondfamon li akiris per la filmo Easy Rider: En ĝi li agis kiel reĝisoro, aktoro kaj kunaŭtoro de la scenaro. Ĝis nun li tre aktivas en la kinoarto kaj krom tio li laboras kiel pentristo, skulptisto kaj fotisto.