Dent Blanche | |||
---|---|---|---|
![]() Dent Blanche vidita de oriento
| |||
monto | |||
Alteco | 4 357 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Valezaj Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 613461 / 97992 (mapo)46.0333333333337.6125Koordinatoj: 46° 2′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613461 / 97992 (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 18-a de julio 1862 fare de Thomas Stuart Kennedy kaj aliaj | ||
Plej facila montgrimpo | Sudkresto | ||
Dent Blanche (Esperanto ankaŭ Dento Blanka, historia germana nomo ne plu uzata estas Steinbockhorn) estas piramidforma montpinto en la Valezaj Alpoj sur la lingvolimo inter la franca kaj germana parto de Svislando. De la pinto eliras kvar krestoj praktike ekzakte laŭ la kvar ĉieldirektoj norden, suden, orienten kaj okcidenten. La pinto mem je tri flankoj do ĉiu-flanke krom en nordoriento estas praktike senglacia en alteco super 3700 m. Nur en la norda flanko glaĉeroj jam ekfluas de la pinto, nome tie naskiĝas Grand-Cornier-Glaĉero, tributglaĉero de Zinal-Glaĉero. Ĉe la piedo de la suda flanko naskiĝas Schönbiel-Glaĉero, kiu kun longeco de 4 km estas norda tributglaĉero de Zmutt-Glaĉero, kaj ĉe la okcidenta flanko naskiĝas tributglaĉeroj de Ferpècle-Glaĉero.