La Deurganckdoko estas doko en la antverpena haveno. Ĝi situas en la antverpena haveno, je la maldekstra riverbordo de la Skeldo, ĵus sude de la poldera vilaĝo Doel.
La doko estas sen kluzo rekte konektita kun la Norda Maro, pro kio la ŝipoj multe pli rapide povas ĝin atingi. Tio ja ankaŭ signifas ke la akvo en la doko estas sub influo de la tajdoj.
La Deurganckdoko povas facile akcepti pli ol 6.000.000 kontenerojn jare, kaj entute havas kajajn murojn de pli ol 5km. Estas la plej granda tajda doko en la tuta mondo. Ĉiu tria minuto kamiono devus forlasi la dokon kiam ĝi estos tute funkcianta.
La projekto kostis 634 milionoj da eŭroj; la duono pli ol oni origine planis. La doko estas nomita laŭ Deurganck, granda ŝanelo de la Skeldo kiu dividis Doel de Liefkenshoek kaj kuŝis en loko kie nun troviĝas la doko.
Intertempe jam ekzistas planoj por alia doko pli laŭflue ĉe la Skeldo: la Saeftingedoko.