La neaganta dio, izoliĝinta dio, aŭ "indiferenta dio", latine: “Deus otiosus”, estas kreanta dia estulo kiu donas la vivon al la mondo, al la homaro kaj al ĉiuj plej gravaj institucioj ene de iu religio, sed kiu sekve malpartoprenas en la vivo de sia kreaĵo: nome diaĵo kiu izoliĝas kaj fermiĝas en sia perfekteco.
Tiu pozicio estis rimarkinda perspektivo en la historio de la religioj kaj de la filozofio. Dio, post la kreo, estus deleginta la regadon al naturaj spiritoj aŭ al interaj estuloj.
En la antikva greka mondo, la senmova motoro de Aristotelo ne povas esti konsiderita klasika kazo de tiu pozicio, dum tiaj estis la dioj de Epikuro, indiferentaj pri aferoj, kiujn, tamen, ili ne kreis.
En la klerisma diismo, la racia religio rekuperis tiun koncepton pri Kreinto de la Universo kiu ne intervenas kaj ne entrudiĝas en sia verko.
La juda, kristana kaj islama pozicioj baziĝas sur la figuro de iu Dio kreinto de la mondo kiu pri ĝi kontinue zorgas.