Deutsche Oper Berlin | |||
---|---|---|---|
Deutsche Oper Berlin | |||
operejo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Fritz Bornemann vd | ||
Malfermo | 1961 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Charlottenburg-Wilmersdorf | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 30′ 46″ N, 13° 18′ 30″ O (mapo)52.51277777777813.308333333333Koordinatoj: 52° 30′ 46″ N, 13° 18′ 30″ O (mapo) | ||
| |||
La Germana Operejo Berlino - germane Deutsche Oper Berlin - estas la plej granda el la tri operejoj en la metropolo Berlino. La konstruaĵo ĉe la avenuo Bismarckstraße en la centra urboparto Charlottenburg malfermiĝis en la jaro 1961 kaj estis anstataŭaĵo por la samloke dum la Dua Mondmilito en 1943 per bombado detruita historia Deutsche Oper. La nuna operejo havas 1859 sidlokojn por operaj aŭskultantoj kaj sekve estas inter la plej grandaj teatrejoj en Germanio.
La Germana Operejo kune kun la Ŝtata Operejo Unter den Linden, la Komika Operejo Berlino, la Ŝtata Baleto Berlino kaj plia societo pri scenejaj servoj konsistigas tegmentan institucion, kiu havas la nomon fondaĵo Opero en Berlino.