Deutscher Werkbund | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
artista grupo ![]() | ||
Komenco | 6-a de oktobro 1907 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Darmstadt, Germanio | |
Fondinto(j) | Joseph Maria Olbrich • Peter Behrens • Richard Riemerschmid • Bruno Paul • Hermann Muthesius • Henry Van de Velde vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Deutscher Werkbund (Germana Asocio de Metiistoj) estas germana asocio de artistoj, arkitektoj, desegnistoj, kaj industriistoj, establita en 1907. La Werkbund iĝis grava elemento en la disvolvigo de moderna arkitekturo kaj de industria dezajno, partikulare en la posta kreado de la dezajna lernejo Bauhaus. Ĝia dekomenca celo estis establi partnerecon de fabrikantoj kun dezajnistoj por plibonigi la konkurencemon de la germanaj entreprenoj je tutmonda nivelo. La Werkbund estis malpli arta movado ol ŝtat-sponsorita klopodo por integri tradiciajn metiojn kaj industriajn amasproduktadajn teknikojn, por meti Germanion je konkurenceblo kun Anglio kaj Usono. Ties moto Vom Sofakissen zum Städtebau (el sofokusenoj al urbokonstruado) indikas ties altecon de intereso.