Deutschlandfunk Nova | |
---|---|
![]() | |
Urbo | Kolonjo |
Lando | ![]() |
Slogano | Estas komplike. Aldone: Bona popmuziko |
Formato | inform-elsendoj |
Frekvencoj | DAB+, DVB-S, aŭddatuma elsendfluo kaj en la plej multaj kablotelevidaj retoj |
Tempo de elsendo | ĉiutage ĉiuhore |
Zono de elsendo | Germanlingvio |
Lanĉita | 18-a de januaro 2010 |
Fondinto | Deutschlandradio |
Posedanto | publika |
Gvidantoj | Ralf Müller-Schmid |
Retejo | www.deutschlandfunknova.de |
Reta elsendo | https://www.deutschlandfunknova.de/# |
Deutschlandfunk Nova (mallongigo: DLF Nova, ĝis la 30-a de aprilo 2017: DRadio Wissen) estas la tria kompleta programo de la germana Deutschlandradio kaj eksendiĝis la 18-an de januaro 2010 je la 6:00 horo. La studio de Deutschlandfunk Nova troviĝas en la sendocentralo de Kolonjo. Alie ol Deutschlandfunk kaj Deutschlandfunk Kultur Deutschlandfunk Nova estas dissendata ne per ultramallongondo, sed unuarange per DAB+ kaj la interreto. La slogano estas: Es ist kompliziert. Dazu guter Pop (Estas komplike. Aldone: Bona popmuziko). La estro de Deutschlandfunk Nova estas Ralf Müller-Schmid.