Deval Patrick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Deval Laurdine Patrick | |||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1956 (68-jaraĝa) en Ĉikago | ||||
Religio | Presbiterianismo vd | ||||
Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro Milton Academy (en) kolegio Harvard - Bakalaŭro de Artoj vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Diane B. Patrick (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato politikisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deval Laurdine PATRICK (naskiĝinta la 31-an de julio 1956 en Ĉikago) estas usona politikisto kaj advokato. De 2007 ĝis 2015 li oficis kiel ŝtatestro de Masaĉuseco. En la oka lernojaro (en Ĉikago) li gajnis subvencion por privata lernejo en Masaĉuseco, nome Milton Academy, kaj poste studis en la universitato Harvard, kaj ricevis juran gradon de la jura altlernejo de Harvard. Post tio li laboris kiel advokato, grandparte pri civilaj rajtoj, interalie dunge de NAACP, ĝis en 1994 prezidento Bill Clinton nomis lin asista ĉefadvokato pri civilaj rajtoj en la Justica Ministerio. En 2006 li elektiĝis ŝtatestro de Masaĉuseco, la unua afrikdeveninto en tiu ofico. Post la fino de lia dua oficperiodo, li retransloĝiĝis al Ĉikago, kie la urbestro Rahm Emanuel estrigis lin al la nova komisiono pri polica respondeco. En novembro 2019, li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo prezidenta en 2020.