Dexter Scott King | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1961 en Atlanta, Georgio, Usono |
Morto | 22-an de januaro 2024 (62-jaraĝa) en Malibu, Kalifornio, Usono |
Mortokialo | Prostata kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lernejo Morehouse |
Familio | |
Patro | Martin Luther King |
Patrino | Coretta Scott King |
Frat(in)oj | Martin Luther King la 3-a, Bernice King kaj Yolanda King |
Okupo | |
Okupo | aktoro aŭtoro advokato produktoro nonprofit administrator (en) aktivulo |
Dexter Scott King (30an de Januaro, 1961) estas la dua filo de la aktivuloj por la civilaj rajtoj nome Martin Luther King kaj Coretta Scott King. Liaj gefratoj estis aŭ estas Martin Luther King la 3-a, pastro Bernice Albertine King, kaj fine Yolanda Denise King. Li iĝis aktivulo por homaj rajtoj, verkisto kaj aktoro.
Li estis 7-jaraĝa kiam lia patro estis murdita, kaj poste estis zorgita de la plej aĝa gefrato Yolanda King. Li eniris en politiko je la flanko de la Demokrata Partio. Li kontraŭis la sintenojn de sia patrino rilate al la regado de la fondaĵoj pri la memoro de la murdita patro. Pri tio li subtenis la Teorio pri konspiro, ke ne la konfesinta James Earl Ray estis nura kulpulo, sed ke okazis komploto implikanta registarajn agentojn, kiuj partoprenis en la konspiro.
Li estis partiano de veganismo kaj de la lukto por bestaj rajtoj ekde la 1980-aj jaroj.