Diademo estas speco de krono, specife ornama kaprubando portita fare de orientaj monarkoj kaj aliaj kiel insigno de reĝeco. La vorto venas de la greka διάδημα diádēma, "bendo" aŭ "rubando",[1] de διαδέω diadéō, "mi rondoligas", aŭ "mi bukas".[2] Laŭ Francisko Azorín Diademo estas Surkapa zono aŭ duonkrono ornamita ofte per juveloj.[3] Li aldonas diademajn tipojn kiel asira, hinda, egipta, moderna, klarigitaj per bildoj.[4]
La esprimo originale rilatis al la brodita blanka silka rubando, finiĝante en nodo kaj du franĝaj strioj ofte drapirite super la ŝultroj, kiuj ĉirkaŭis la kapon de la reĝo por indiki lian aŭtoritaton. Tiaj rubandoj ankaŭ kutimis kroni venkajn atletojn en gravaj sportludoj en antikvo. Estis poste aplikite al metala krono, ĝenerale en cirkla aŭ ĉirkaŭkapa formo. Ekzemple, la krono eluzita fare de la reĝoj de anglosaksa Anglio estis diademo, kiel estis tiu de barono poste (en kelkaj landoj surigita per tri globoj). La antikvaj keltoj verŝajne uzis maldikan, duonovalan orpladon nomitan mint (en malnovirlanda) kiel diademo.[5] Kelkaj el la plej fruaj ekzemploj de tiuj specoj de kronoj povas esti trovitaj en antikva Egiptujo, de la simpla ŝtofa speco ĝis la pli kompleksa metala tipo kaj en la mondo de Egea Maro.[6]
Diademo ankaŭ estas juveligita ornamaĵo en la formo de duonkrono, eluzita fare de virinoj kaj metita super la frunto (en tiu signifo, ankaŭ nomita tiaro). En kelkaj socioj, ĝi povas esti girlando uzita ĉirkaŭ la kapo. La antikvaj persoj uzis altan kaj vertikalan reĝan tiaron ĉirkaŭitan per diademo.
Per etendaĵo, "diademo" povas esti uzita ĝenerale por emblemo de reĝa potenco aŭ digno. La kapregnaj simboloj portitaj fare de romiaj imperiestroj, de la tempo de Diokleciano antaŭen, estas priskribitaj kiel diademoj en la originaj fontoj. Estis tiu objekto kiun la Foederatus generalo Odoakro revenigis al imperiestro Zenono (nome imperiestro de la Orienta Romia Imperio) post lia elpelo fare de la uzurpanto Romulo Aŭgustulo for de Romo en 476 p.K.