En lingvoscienco diakrita signo aŭ simple diakrito estas kromsigno, kiu servas por precizigi la sonvaloron de litero aŭ distingigi diversajn literojn kun sama baza formo grafika. Litero markita per diakrito estas diakritita litero aŭ diakritaĵo. Ekz-e la molaj konsonantoj ñ, ň, ń en la lingvoj hispana, ĉeĥa, pola.
Iom alian sencon tiu termino havas en teĥniko, en presarto kaj tajpado: diakrito estas kromsigno aldonata al litero kaj kutime kompostata aŭ tajpata per aparta prestipo aŭ klavofrapo. Ekz-e la supra punkto indikanta la rapidon (derivaĵon) en la esprimo .