Die Gartenlaube | ||
---|---|---|
revuo periodaĵo umbrella brand (en) | ||
Komenco | 1853 vd | |
Fino | 1944 vd | |
Lando(j) | Germana Regno • Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Nazia Germanio vd | |
Fondinto(j) | Ernst Keil vd | |
Die Gartenlaube - Illustrirtes Familienblatt (post 1938 Die neue Gartenlaube) estis la unua sukcesa grandeldona germana gazeto kaj prototipo de ĉiuj modernaj revuoj. Ĝi estis fondita fare de eldonisto Ernst Keil kaj la redaktisto Ferdinand Stolle en Leipzig en 1853. Ilia celo estis atingi kaj ilumini la tutan familion, precipe en la germanaj mezaj klasoj, kun miksaĵo de aktualaĵoj, eseoj en la natursciencoj, biografiaj skizoj, noveloj, poezio, kaj tutpaĝaj ilustraĵoj. Katolika alternativprodukto estis Deutscher Hausschatz.