Dieta fibro estas neamelaj polisaĥaridoj (escepte de lignino), kiuj devenas de plantoj. Manĝfibroj estas disrompitaj de enzimoj en la digestado de la homo, sed ili iom disfalas en la dika intesto per ties bakterioj (krom la lignino, kiu tute ne disrompiĝas, kaj celulozo, kiu malkomponiĝis tre minimume).
La manĝfibro tendencas esti dividita en du speciojn: solvebla en akvo kaj nesolvebla en akvo. La akvo-nesolvebla dieta fibro troviĝas interalie en tritika brano kaj plenaj grenoj, kaj la akvosolvebla dieta fibro troviĝas interalie en fruktoj, legomoj, avena brano kaj eĉ en pretaj produktoj kiel densigilaj materialoj.