![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieto. |
En biologio la vorto dieto signifas aron de fontoj de nutraĵoj ĥarakteran por certa organismo (plej ofte kiam oni parolas pri dieto temas pri bestoj). Ĝi ankaŭ implikas morfologian kaj kondutan specialistiĝon por manĝo de certaj tipoj de nutraĵoj kaj respondajn adaptiĝojn. La bestoj adaptiĝintaj por certa tipo de dieto kutime nomiĝas per vortoj kun finaĵoj -manĝulo aŭ -vorulo, aŭ iam per nefundamenta greka finaĵo -fag(ul)o.