Dieto (biologio)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dieto.
Karnovora boao manĝas muson
Ruĝa kanguruo manĝas herbon
Insektovora asiliedo kaptis foliskarabon kaj manĝas ĝin
Migra turdo manĝas vermon
Kolibroj estas preskaŭ ekskluzive nektaromanĝuloj
Krilo filtras akvon por planktono
Formiko Myrmicaria brunnea manĝas kristalon de sukero

En biologio la vorto dieto signifas aron de fontoj de nutraĵoj ĥarakteran por certa organismo (plej ofte kiam oni parolas pri dieto temas pri bestoj). Ĝi ankaŭ implikas morfologian kaj kondutan specialistiĝon por manĝo de certaj tipoj de nutraĵoj kaj respondajn adaptiĝojn. La bestoj adaptiĝintaj por certa tipo de dieto kutime nomiĝas per vortoj kun finaĵoj -manĝulo aŭ -vorulo, aŭ iam per nefundamenta greka finaĵo -fag(ul)o.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne