Dietrich von Hildebrand | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Dietrich von Hildebrand | ||
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1889 en Florenco | |
Morto | 26-an de januaro 1977 (87-jaraĝa) en New Rochelle | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | germana • angla vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Göttingen Munkena universitato vd | |
Familio | ||
Patro | Adolf von Hildebrand vd | |
Edz(in)o | Alice von Hildebrand (mul) (1959–) vd | |
Parencoj | Martín von Hildebrand (nepo) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Peter Ottt vd | |
Okupo | verkisto rezistobatalanto sociologo filozofo teologo universitata instruisto etikisto vd | |
Laborkampo | Catholic philosophy (en) , sociologio kaj etiko vd | |
Aktiva en | Munkeno vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dietrich von Hildebrand (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1889 en Florenco, mortinta la 26-an de januaro 1977) estis germana katolika filozofo kaj teologo. Li vokitis neformale fare de Pio la 12-a "Doktoro de la Eklezio de la 20-a jarcento". Johano Paŭlo la 2-a ankaŭ tre admiris la laboron de Hildebrand, rimarkante unufoje al lia vidvino Alice von Hildebrand "via edzo estas unu el la grandaj etikistoj de la dudeka jarcento."
Benedikto la 16-a ankaŭ havas specialan admiron kaj konsideron por Hildebrand, kiun li konis kiel juna pastro en Munkeno. La grado de la altestimo de papo Benedikto estas esprimita en unu el liaj deklaroj pri Hildebrand: "Kiam la menshistorio de la Romkatolika Eklezio en la 20-a jarcento estos skribita, la nomo de Dietrich von Hildebrand estos plej elstara inter la figuroj de nia tempo." Kritikante la ŝanĝojn en la eklezio alportitaj fare de la Dua Vatikana Koncilio Hildebrand aparte indignis pri la nova liturgio – li diris: "Vere, se unu el la diabloj en la verko The Screwtype Letters de C. S. Lewis estus komisiita ruinigi la liturgion, certe ne povus esti pli profunde farita de li ol nun okazis reale."