Διγενής Ακρίτας | |||||
---|---|---|---|---|---|
epopeo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | epopeo | ||||
| |||||
Digenis Akritas (greke Διγενής Ακρίτας, Digenếs Akrítas) estas epopea poemo kiu probable elmergiĝis je la komenco de la 12-a jarcento ene de la Bizanca imperio. La poemo rakontas vivon de heroo ĉe la orientaj landlimoj de la Imperio.
Digenis estas impona homo, devenante de bizanca nobelino kaj sira emiro. Tiel lia antaŭnomo signifas en la greka lingvo "du naskiĝoj". Lia nomo Akritas signifas "defendanto de la landlimoj" (akrai signifas landlimojn). Fakte, Digenis Akritas estas heroo kiu batalas kontraŭ la araboj dum la tiel nomataj "akritaj militoj" t. e. geriloj inter bizancanoj kaj araboj. En la epopeo, li ankaŭ luktas kontraŭ bestojn, drakon, amazonojn, ktp.