Diko | |
---|---|
greka dio • allegorical Greek deity | |
Informoj | |
Eble sama | Justiculino • Astraia |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Temiso |
Gefratoj | Eŭnomio • Ejreno |
Laŭ la helena mitologio Diko (el la greka Δίκη, «justeco») estis la personigo de justeco, komprenata kiel morala ordo kaj justa juĝado laŭ la deĉiama kutimo, sociaj normoj kaj tradiciaj reguloj. Laŭ Heziodo ŝiaj gepatroj estis Zeŭso kaj Temiso, do fratinoj ŝiaj estis Eŭnomio (Ordo) kaj Ejreno (Paco)[1]. Tamen, la orfea tradicio igas ŝin filino de Nomo kaj Eŭsebio, kaj kroma versio asertas ke ŝiaj gepatroj estis Astreo kaj Eoso. Ŝi apartenis al la Dua Generacio de la Horoj, diinoj pri la sezonoj unue, gardistinoj de la ĉielaj pordoj, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj kaj bonordo[2]. Ŝi tre similis al la dajmonino Dikajosino, kaj ŝia romia ekvivalento estis Justitio.
Ŝi estis vaste kultita, ĝis la punkto ke oni asertis ke se iu ne honoras ŝin nepre estas frenezulo aŭ stultulo, ĉar eĉ la krimuloj bezonas kaj respektas justecon, kaj ĉiuj preferas nekompetentan justulon al malvirta profesiulo[3]. Diko kontrolis la homaran agadon, kaj ĉiam kiam iu juĝisto kontraŭis la leĝon, ŝi turnis sin al Zeŭso, al kiu Diko plendis petante punon kaj riparon[4]. Kiel bona protektantino de la administrado de justico inter la homaro (sia patrino Temiso okupiĝis pri tiu dia), ŝi ne povis elteni falsaĵojn kaj mensogojn[5] kaj pro tio ŝi ricevis la kromnomojn helpantino (πάρεδρος) kaj konsilistino (ξύνεδρος) de Zeŭso[6][7][8]. En la mitaj rakontoj ŝi prezidis la justajn agojn, eĉ la venĝemajn. Pro tio Diko estis skulptita, ekzemple, sur la ŝildo de Poliniko en la kampanjo de la Sep kontraŭ Tebo[9], alvokita de roluloj kiel Klitemnestro[10] aŭ Elektro[11], aŭ aperas kiel mamnutristino de justaj homoj, ekzemple Dardano[12].
Diko amrilatis al dio Dikastiso, kun kiu ŝi havis tri mirindajn filinojn: Homonejo (Konkordo), Dikajosino (Devo-sento) kaj Areto (Virto). Laŭ kelkaj versioj ŝi estis patrino ankaŭ de Hesikio (Anima trankvileco)[13][14].
Partneroj kaj idaro | |
---|---|
Dikastiso | Nekonatulo |