Dilhayat Kalfa

Dilhayat Kalfa
Persona informo
Naskiĝo 1710
Morto 1780
Okupo
Okupo komponisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dilhayat Kalfa (ĉ. 1710 – ĉ. 1780) estis turka komponistino kaj instrumentisto dum la Otomana Imperio en la 18-a jarcento. Kiel videblas laŭ ŝia nomo, ŝi kreskis en la Palaco kaj akiris la rangon de "Kalfa", titolo donita al virinoj en administraj respondecoj en la otomana kortego.

Laŭ ŝiaj verkoj, estas evidente, ke ŝi ricevis muzikajn lecionojn de valoraj instruistoj en la ‘meşkhane’, loko de muzika instruado en la haremoj de la Otomana Imperio post la 17-a jarcento. Krome, ŝi estis bonega ludanto de la turka longkola liuto, nomata ‘tanburo’.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne