Diminutivo (de la latina verbo deminuere "malmultigi") estas – kontraste al aŭgmentativo – la malgrandiga formo de vorto. Foje ĝi servas por simpla komparo de grandeco, foje ankaŭ kiel karesa formo.
En multaj lingvoj ekzistas afikso(j), kiu(j) ŝanĝas la bazan vorton al sia diminutiva formo. En la hindeŭropaj lingvoj diminutivoj kreiĝas aparte per sufiksoj, kaj ankaŭ la diminutivo de Esperanto funkcias tiel: la esperanta diminutiva sufikso estas -et-.