Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Dionizio (nomo). |
Dionizo | |
---|---|
Originala nomo | Διόνυσος |
Sekso | vira |
Eble sama | Bakĥo, Zagreus, Sabazio, Iacchus, Fufluns, Oziriso, Ŝivo, Libero |
Familio | |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Semela |
Edzo/Edzino | Ariadno |
Infanoj | Foanto, Himeno, Aciso, Telete, Staphylus, Peparethus, Oenopion, Maron, Latramys, Evanthes, Ceramus, Phlias, Priapo, Dejaniro, Karmanoro, Pasitoo, Gracioj, Narcaeus, Evmédon, Phthonus |
Amkunuloj | Afrodito, Alteo (mitologio), Araethyrea, Chthonophyle, Ariadno, Aura, Nicaea, Physcoa, Pallene, Carya, Alexirrhoe, Alphesiboea, Coronis |
Dionizo aŭ Dioniso,[1] el gr. Διώνυσος, laŭ la Helena mitologio, estas dio multpersona kaj de kompleksaj karakteroj, ĉar oni atribuis al li diversajn nomepitetojn, kies originoj koncernas al ekvivalentaj dioj, antaŭvenantaj lin, el diferencaj pragrekiaj regionoj. Plejeble Dionizo estis dio deveninta el Trakio kaj oni ankoraŭ ne bone konas la etimologion de lia nomo. Ankaŭ konata per la nomo Bakĥo aŭ Bakko, el la gr. Βάκχος, tiu kiu estas en ekstazo aŭ kiu estas en religia deliro, li estis asimilita de la romianoj kaj identigita al la itala dio Libero, latine Liber Pater. La latina nomo Bacchos estas nur translitero de la greka dum la helenigo de la romia civilizo. Oni kredas ke la du terminoj Dionizo kaj Bakĥo ne apartenas al ajna konata greka etimo.
Dio tute agra, li estis dio de la vegetaĵaro, de la suko de freŝaj ŝosoj, de vinberejo, de la vino, de la fruktoj, de la sezona renoviĝo, dio de la arbo. Ankaŭ li estis dio de la fekundeco besta kaj homa. Finfine Dionizo reprezentas la instinkta impulso de la vivo, la semon kiu ŝosas kaj burĝonas el internaĵo de la tero kun siaj instinktaj impulsoj al la lumo. Oni povas diri ke li estas ankaŭ dio la metamorfozo, de transformo kaj liberigo de la repuŝitaj malpermesoj kaj tabuoj, tio estas, dio de katarso. Li ankaŭ estis konsiderata la motoro de la civilizo, leĝisto kaj amanto de la paco, tiel same kiel protektanto de la agrokulturo kaj teatro.
Naskiĝinta dufoje, li estas la dio de naskiĝo, morto kaj renaskiĝo. Estante primare dio de la vegetaĵaro li povas reprezenti la semon kiu devas morti por denove naskiĝi. Laŭ la tradicio, Dionizo mortis ĉiuvintre kaj renaskiĝis printempe. Por liaj sekvantaro, tiu cikla renaskiĝo, kun la renovigo de la tero pere de floriĝo de la plantoj kaj fruktiĝo de la arboj, reprezentis la promeson de la renaskiĝo de la dio.