Diskoforo, (el greka - "disko-portanto") estis bronza skulptaĵo fare de la klasika greka skulptisto Polikleto, kreinto ankaŭ de la Doriforo kaj de la Diadumeno, kaj tiele ankaŭ de ties multaj romiaj marmoraj kopioj. (Oni ne konfuzu kun la Diskobolo de Mirono, kiu montras diskon anstataŭ ties ĵeton, ne portita.)
Kiel ĉe la Doriforo kaj la Diadumeno, ĝi estis kreita kiel ekzemplo de la "kanono" de Polikleto de la ideala homa formo en skulptarto. Ĝi montras junan, muskolhavan, fortikan atleton en momento de atento antaŭ diskoĵeto. Plej marmoraj kopioj montras la aldonon de marmora arbostumpo - marmoro estas pli malforta sed ankaŭ pli peza ol bronzo - ĉar la stumpo necesas por subteno. Tiuj kopioj estas ankaŭ ofte perdintaj siajn brakojn, kiuj estis ofte restaŭritaj.
Alia varianto estas en la Luvro.