blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Meppen |
Areo: | 2 881 km² |
Loĝantoj: | 338 052 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 107 po km² |
Aŭtokodo: | EL |
Municipokodo: | 03454 |
Komunumoj: | 60 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Emsland [EMSlant] (germane Landkreis Emsland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Sian nomon la regiono havas de la rivero Emso, kiu trafluas ĝin. Administra centro estas la urbo Meppen, aliaj gravaj urboj estas Lingen kaj - tratranĉita per multaj kanaloj - Papenburg.
La distrikto havas areon de 2 881 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 338 052 loĝantojn. Sude ĝi limas je la distrikto Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio, parto de la Monastera Lando, norde je la distrikto Leer, parto de la historia regiono Orienta Frislando, kaj okcidente interalie al la du nederlandaj provincoj Drenthe kaj Groningen.