blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Jever |
Areo: | 607 km² |
Loĝantoj: | 100277 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 166 |
Aŭtokodo: | FRI |
Municipokodo: | 03455 |
Komunumoj: | 8 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
La distrikto Friesland [FRI:Slant] (aŭ Frislando, aŭtokodo FRI, germane Landkreis Vechta, prononco [LANTkrajs FEHta:]) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshaven. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.
La distrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 100 277 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.