Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Germersheim |
Areo: | 463 km² |
Loĝantoj: | 130793 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 270 |
Aŭtokodo: | GER |
Municipokodo: | 07334 |
Komunumoj: | 31 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Luitpoldplatz 1 76725 Germersheim |
rete: | www.kreis-germersheim.de |
retpoŝte: | info@kreis-germersheim.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
![]() |
La distrikto Germersheim situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Francio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Germersheim.
Najbaras la distriktoj Südliche Weinstraße (suda vinstrato) kaj Rhein-Pfalz en la federacia lando Rejnlando-Palatinato plus la distrikto Rastatt kaj la eksterdistrikta urbo Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio, sed ankaŭ la departemento Bas-Rhin kun sia arondismento Wissembourg en Francio.
La rivero Rejno grandparte konsistigas la orientan limon de la teritorio kaj samtempe markas la limon al la najbara federacia lando Baden-Virtembergo (inter alie al la eksterdistrikta urbo Karlsruhe), la rivero Lauter grandparte la sudan limon de la teritorio kaj samtempe la limon al Francio.