Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Arnsberg |
administra sidejo: | Meschede |
areo: | 1958 km² |
loĝantoj: | 261 647 loĝantoj (fine de decembro 2022) |
aŭtokodo: | HSK (Hochsauerlandkreis) |
distrikta subdivido: | 12 komunumoj |
administreja adreso: | Steinstraße 27 59872 Meschede |
retpaĝo: | hochsauerlandkreis.de |
Mapo | |
La distrikto Hochsauerland, germane Hochsauerlandkreis [prononco Hoĥzaŭalantkrajs], situas en la sudoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Meschede. La distrikto troviĝas en la kompare altaj, montaraj partoj de la arbaroriĉa mezalta montaro Sauerland [prononco Zaŭalant] - tial la nomo. Laŭ areo tiu ĉi distrikto estas la plej granda de la federacia lando. Fine de decembro 2022 la distrikto havis 261 647 loĝantojn.
Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Soest kaj Paderborn norde, Höxter nordoriente, Siegen-Wittgenstein kaj Paderborn sude kaj Mark (germane Märkischer Kreis) okcidente. Krome oriente najbaras la distrikto Waldeck-Frankenberg de la federacia lando Hesio. La distrikto estas trafluata de la rivero Ruhr, kiu fontas iom norde de la urbo Winterberg.
La distrikto ekestis dum la jaro 1975 - kun iom da ŝanĝoj grandparte el la tri antaŭaj distriktoj Arnsberg (aŭtokodo AR), Meschede (aŭtokodo MES) kaj Brilon (aŭtokodo BRI). La tri malnovaj aŭtokodoj intertempe estas tre maloftaj, ĉar ekde la jaro 1975 ne plu disdonitaj, sed ili ankoraŭ validas.