Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Ŝvabio |
administra sidejo: | Lindau |
areo: | 323 km² |
Loĝantoj: | 123 032 (fine de 2022) |
loĝantoj po km²: | 244 |
aŭtokodo: | LI (Lindau) |
municipokodo: | 09 7 76 |
komunumoj: | 19 |
administreja adreso: | Stiftsplatz 4 88131 Lindau (Bodensee) |
La distrikto Lindau - germane oficiale "Landkreis Lindau (Bodensee)" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lindau, borde de la Bodenlago (aŭ Konstanca Lago). La distrikto havas areon de 323 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 123 032 loĝantojn. Ĝi estas parto de la distriktaro Ŝvabio.
Norde najbaras la distriktoj Bodensee kaj Ravensburg de Baden-Virtembergo, oriente la distrikto Oberallgäu de Bavario kaj sude la federacia lando Vorarlberg de Aŭstrio. Sudokcidente la distrikto havas naturan limon pro la Konstanca Lago; la distrikta centro Lindau situas sur insulo de la lago.